Mia kaŝita flanko de Luisa Cesaro

Mia aventuro ekis antaŭ du jaroj, kiam, servante mian antikvan revon, mi aliĝis a la ĥoraj lecionoj ĉe la Upter (popola universitato de Romo). Kaj granda entusiasmo tuj kaptis min, ĉar placis al mi la fascinan sidejon ĉe via Portuense, kiu ŝajnis kiel ĉaro de Tespiso. (Tie oni  lernas teatron, muzikon kaj danĉon (kaj ne nur tion).

Kiam la majstro Emilio ekludis, li transmisiis al mi grandan bonhumoran energion. Finfine mi estus kononta kian voĉon mi havis, kaj kion mi estos kapabla fari.

Mi antaŭdiras, ke mi ciam estis ŝatinta kanti. Mi pensas ke estus tre amuse paroli kantante, kiel en la muzikaj komedioj.

En la jara kurso je unuagrado, la majstro instruis al ni tre multajn kantojn. Mi kantis kune kun la sopranulinoj sed ankaŭ kun la kontraltulinoj por provi la tutajn miajn eblecojn.

La muzikgesamideanoj estis simpatiaj kaj mi enamikiĝis kun du sjniorinoj; kune ni decidis preni ankau privatajn kantlecionojn c e la preĝejo Aquila kaj Priscilla, kie lernas la majstrino Anna. Ŝi estis soprano kaj ŝi kantis ankaŭ kun Mario del Monaco.

La duan jaron, Emiljo ne plu estante kiel majstro, ni ŝangis lernejon kaj iris al “50 kaj plus”, ĉar Anna diris al ni, ke tie estis ĥoro kun tre capabla majstro, nomita Juljo. Nun ni kantas en la Palaco de la Kancelario ĉe Placo Kampo de la Floroj.

Post la kristnaskaj ferioj, nia ĥoro kantis en la Palaco de la Kongresoj ĉe l’Eur, en la preĝejo de Sankta Katarina ĉe Strato Julja kaj en la preĝejo de Sankta Damazo ĉe placo de la Cancelario.

Ĉiam en la lernejo « 50 kaj plus », por pliprofundiĝi en la studado de la muziko, ni lernas elektronikan klavaron.

Neniam oni finas kreski !